Claude Piron’s portrait

Claude Piron

  • 76 years old
  • Born Jul 04, 1931
  • Died Jan 22, 2008
  • Sweden
Claude estis rimarkinda persono. Bonvolu, skribi vian memoron pro ĉi tributo.
More »

About

En memoras

Li loĝis en Gland VD, Svislando, lingvisto kaj psikologo, estis tradukisto por Unuiĝintaj Nacioj (el la ĉina, el la angla, el la rusa, kaj el la hispana), 1956-1961. Estis membro de la Akademio de Esperanto. Honora membro de Universala Esperanto-Asocio. Membro de Esperantlingva Verkista Asocio.

Post sia laboro ĉe UN, li laboris por Monda Organizaĵo pri Sano tra la mondo, kaj verkis multe da Esperantaj verkoj. Li ankaŭ uzis Esperanton en multaj landoj, inkluzive de Japanio, Ĉinio, Uzbekio, Kazaĥlando, kaj kelkaj lokoj en Afriko kaj Latina Ameriko, kaj preskaŭ ĉiuj eŭropaj landoj. Li instruis Esperanton ĉe la Ŝtata Universitato de San-Francisko.

Li estas psikoterapiisto kaj instruis en la psikologia fako de Ĝeneva Universitato (Svislando), de 1973 ĝis 1994. Lia franclingva libro Le Défi des langues - Du Gâchis au bon sens (La Lingva Defio - El ĥaoso al sana prudento) (Parizo: L'Harmattan, 1994) estas speco de psikanalizo de internacia komunikado. Portugala versio, O desafio das linguas, aperis en 2002 (Campinas, SP, Brazilo: Pontes).

Lia verkaro inkluzivas lernolibrojn, facilaĵojn, romanojn, novelojn, poezion, faktolibrojn, kaj artikolojn. Liaj plej famaj verkoj estas Gerda Malaperis kaj La Bona Lingvo. Li ankaŭ verkis romanojn sub pseŭdonimo Johán Valano.

Gerda Malaperis estas romaneto, lernolibro kiu uzas bazan gramatikon kaj estas aranĝita tiamaniere, ke ĉiu ĉapitro kompreneblas pli facile ol la antaŭa; ĝi laŭgrade kondukas al sperta esperanto; fine, vortlistoj ekzistas por kelkaj lingvoj, do komencantoj facile sekvas la lecionojn. Ĝi jam iĝis bazo de unu el la senpagaj retpoŝtaj kursoj.

En La Bona Lingvo, Piron kaptas la bazajn lingvistikajn kaj sociajn aspektojn de Esperanto. Li tezas, ke Esperanto pli facilas ĉar ĝi respegulas bazajn mensajn principojn rilate al lingva lernado, interalie kaj plej grave, la ĝeneraligo de gramatikaj formoj kaj reguloj. Li argumentas kontraŭ enporto de novaj radikoj, montrante la esprimpovon de baza vortprovizo kaj imagema kunmetado.

Piron tradukis kantojn el pluraj lingvoj kaj fojfoje mem prezentis ilin, akompanante sin per gitaro. En 1982 ĉe LF-koop, aperis lia son-kasedo "Frandu Piron

See All Memories »

Memories

Mia memoro

Tia Marie (Jan 26, 2008)

Mi ege bedauxras la forpason de sinjoro profesoro Claude Piron! Cxiam estos inter ni per liaj verkoj! Sincerajn kondolencoj al la familianoj!

Share your own memory now

To leave a memory, fill in the fields below

 *
 *
Icon

Choose an icon from the set

More »

Q&A (0)

New! Answer a question and read other´s responses

  • Where did Claude Piron go to school?